En la 1442-a E_elsendo el la 10.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komenco de la elsendo vi trovas elektitajn historiajn datojn rilatajn al la 10-a de decembro. Sekvas ilin aktualaĵoj pri: ok polaj esploristinoj, kiuj ricevis la premiojn L’Oréal-UNESCO por Virinoj kaj la Scienco; pri la finiĝinta sezono de lueblaj publikaj bicikloj 2025;
• Nian sciencan temon ni dediĉas al enplantaĵo – PRIMA-protezo por homoj suferantaj degeneron de flava makuleto;
• En nia E-komunuma segmento ni referencas al Tago de Homaj Rajtoj kaj porokaza mesaĝo de UEA; ni informas pri la inaŭguro de la ekspozicio VOJAĜO en la Nacia Biblioteko en Varsovio dediĉita al Lucien Péraire; ni peras la alvokon de IKUE partopreni en la IKUE-konkurso “Paŝoj de Espero: survoje al Kristnasko”. Oni atendas ĝis la 23.12.2025 preĝon, poemon, mediton (ĝis 800 vortoj) aŭ kanton ĉe la adreso ikuekonkursoj@gmail.com;
• En la elsendo muzike akompanas nin Hirosi Nobukuni per fragmento de la originala E-kanto „La ekveturo de l’ cignar’; Mélanie Prin per kristnaska kanto ilustras la informon de IKUE; Kritnaskaj ornamoj ekde la komenco de decembro ornamas polajn placojn; nian programinformon ornamas tiu de antaŭ la Reĝa Kastelo en Varsovio;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Published on 22 hours ago
If you like Podbriefly.com, please consider donating to support the ongoing development.
Donate