Podcast Episode Details

Back to Podcast Episodes

E_elsendo el la 10.09.2025



En la 1424-a E_elsendo el la 10.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En nia hodiaŭa elsendo ni retrorigardas al la someraj UK-tagoj prezentante nian interparolon kun unu el la novaj Honoraj Membroj de UEA, Zsófia Kóródy. Ŝi parolante pri sia e-ista agado mencias i.a. solenotan 50-jariĝon de sia esperantisteco.
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la lastnokta dronatako kontraŭ Pollandon; pri daŭra avana loko de Pollando en la pomproduktado; pri la demando ĉu la ukraina fariĝos la dua fremda lingvo en polaj lernejoj.
• En la scienctema rubriko ni traktas sukcesojn de polaj lernantoj, kiuj revenis kun medaloj post la Olimpiko pri Astronomio kaj Astrofiziko en Mumbajo.
• Kelkan spacon ni donas al literaturo informante pri la 9-a tradukkonkurso LUCIJA BORČIĆ, al kiu eblas kontribui ĝis 28.09.2025 ĉe hes.keu@gmail.com. Ni prezentas la rezultojn de la 4-a INK-konkurso anoncitajn dum la 110-a UK. Fine ni prezentas la poeziaĵon de Tiberio Madonna „Somero en la kampoj” el la paĝo de la fb-a grupo E-literaturo kaj muziko.
• Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la E-kanzono “La amo sorĉa kiel sonĝ’”, kiun plenumas Attila Schimmer. Ĝi rivalas inter 10 kantoj en la 54-a kantoparado de Heinz-Wilhelm Sprick. La rezultoj estos konataj merkrede vespere. Nian programinformon akompanas interreta foto pri pomoj, grava pola eksporta produkto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.


Published on 17 hours ago






If you like Podbriefly.com, please consider donating to support the ongoing development.

Donate